Diableto en botelo

Diableto en botelo

Robert L. Stevenson

Science Fiction & Fantasy

ePUB

138,2 KB

DRM: Wasserzeichen

ISBN-13: 9783757868246

Verlag: Books on Demand

Erscheinungsdatum: 13.04.2023

Sprache: Esperanto

Bewertung::
0%
3,99 €

inkl. MwSt.

sofort verfügbar als Download

Bitte beachten Sie, dass Sie dieses E-Book nicht auf einem Amazon Kindle lesen können, sondern ausschließlich auf Geräten mit einer Software, die epub-Dateien anzeigen kann. Mehr Informationen

Ihr eigenes Buch!

Werden Sie Autor*in mit BoD und erfüllen Sie sich den Traum vom eigenen Buch und E-Book.

Mehr erfahren
La protagonisto Keave, maristo el Havajo, akiras por kvindek dolaroj misteran botelon, kiu plenumas al la posedanto chiun deziron. Sed oni konsilas al li disigi sin de ghi sufiche rapide, char tiu, kiu ankorau posedas ghin post sia morto, neeviteble alvenos en la inferon. Krome la botelo estas nedetruebla, oni povas liberigi sin de ghi nur per vendo, kaj nur per kontanta mono, kaj oni devas vendi ghin pli malkare ol oni achetis la botelon, char alikaze ghi revenos al la posedinto. Krome la achetinto devas ekscii chiujn chi kondichojn antau la acheto.

Kiam Keave deziris sian belan domon kaj baldau ricevis ghin, li vendas la botelon al sia amiko Lopaka. Nelonge poste li renkontas la belan knabinon Kokua, kiu reciprokas lian amon. Kaj tial lia felicho estas perfekta, sed nur dum mallonga tempo. Keave malkovras, ke li malsanighis je lepro. Lepruloj en la socio estas evitataj kaj forpushitaj, plej ofte ili vegetadas mizere en flanka loko de la insulo Molokai.

La ununura espero eviti sian sorton por Keave estas acheti ankoraufoje la botelon. Li serchas ghin, char intertempe la botelo iris tra multaj manoj. Kiam li fine trovis ghin, ghi kostas nur unu cendon. Pro sia amo li tamen achetas la botelon, sed poste li sinkas en desperon, char li ne plu povas vendi ghin pli malkare. Post kelke da tempo la edzino Kokua ekscias la sekreton kaj proponas al li veturi per shipoj al la francaj insuloj en la suda parto de la Pacifika Oceano, kie ankorau estas uzataj centimoj, per kiuj eblus ankorau pli malkaraj vendoj.

Fine Kokua trovas iun, kiu pretas acheti ghin de Keave, sed nur por ke Kokua reakiru ghin poste mem. Tiel okazas. Kiam Keave ekscias tion, li ne hezitas fari por la savado de Kokua la samon, kvankam la prezo de la botelo post la reacheto kostus nur unu cendon. Sed la lasta achetinto de la botelo, kruda drinkavida maato, ne pretas revendi ghin al li. Vane avertas lin Keave, pro la minacanta kondamno. La maato, kiu certe supozas ja chiukaze alveni en la inferon, shancelighante foriras kun la botelo tra aleo. Sed Keave kaj Kokua post tio vivas feliche kaj sen zorgoj en la Pura Domo de Keave.

(lau Vikipedio)
Robert L. Stevenson

Robert L. Stevenson

Roberto L. Stevenson (1850-1894), kiu verkis la rakonton, uzas por ghi konatan temon de la mondoliteraturo: la kontrakton kun la diablo, do kiel Goeto en la dramo Fausto. Kelkaj paraleloj trovighas ankau en legendo, kiun verkis la fratoj Grimm: Spiritus familiaris.

Evidentighas impresoj de lia kvinmonata restado en la reghlando de Havajo en la jaro 1889. Parto de la rakonto okazas en Hookena, en setlejo che la Kona-bordo, kiun vizitis la verkisto. En sceno en Honoluluo li mencias certan Henriko Berger, kiu estis la gvidanto de la muzikorkestro de Royal Hawaiian Band. La nomo de la edzino de Keave, Kokua, signifas en la havaja lingo: Helpo. Stevenson en 1889 vizitis ech la leprulejon sur la insulo Molokai. En la angla versio li uzas en kelkaj tekstpartoj la vorton haole por blankulo.

Es sind momentan noch keine Pressestimmen vorhanden.

Eigene Bewertung schreiben
Bitte melden Sie sich hier an, um eine Rezension abzugeben.
Suchmaschine unterstützt von ElasticSuite