La Proceso

La Proceso

F. Kafka

Romane & Erzählungen

Paperback

306 Seiten

ISBN-13: 9783757813550

Verlag: Books on Demand

Erscheinungsdatum: 10.08.2023

Sprache: Esperanto

Farbe: Nein

Bewertung::
0%
14,99 €

inkl. MwSt. / portofrei

Ihr eigenes Buch!

Werden Sie Autor*in mit BoD und erfüllen Sie sich den Traum vom eigenen Buch und E-Book.

Mehr erfahren
LA PROCESO

romano de F. Kafka

Josefo K. estis arestata. La cirkonstancoj estas ne nur strangaj, char la arestigo okazas en dormochambro che lia luigantino, ja K. tute ne povas klarigi al si, kion li krimis. Li ankau ne ekscias ion pri tio, sed li trovighas per unu fojo en la proceso. Kelkajn monatojn li iel provas ignori tiun proceson, kaj tamen li trovas certajn helpemulojn: advokaton, pentriston, diversajn inojn kaj aliajn, ghis kiam li fine tamen senpotence devos akcepti sian mortkondamnon en shtonrompejo.

Kafka kreis romanon kvazau je la komenco de la literatura modernismo. El groteskaj elementoj, surrealismo kaj timiga superrealeco li kunfandis minace misteran atmosferon de la senpotenco de la individuo, kiu kiel tielnomata kafkaeco eniris en la gheneralan internacian lingvan uzon.

La nefinitan romanon Kafka metis flanken en la jaro 1914. Sed lia amiko Maks Brod publikis ghin post la morto de Kafka en la jaro 1925. Kritikistoj komprenis la verkon entuziasme kiel surscenigon de la ekzistanta kondamniteco de la moderna individuo, kiu fakte senkulpe kulpas kaj estas tirata en la malstromon de nereale malraciaj okazajhoj. La proceso estas la plej influa verko de Kafka kaj unu el la plej elstaraj verkoj de la moderna literaturo.

Kafka rakontas kiel la chiutaga vivo de Jozefo K. per perforta fremda potenco subite tute shanghighis. Sen scii, kial, arestas lin oficistoj de obskura jughejo je lia trideka naskightago. Kvankam li komence ankorau shercas pri tio, la proceso pli kaj pli okupas lian vivon. Li neglektas sian laboron en la banko kaj kolektigas aliancanojn chirkau si, kiuj tute ne estas utilaj al li en la enigma proceso. Iutage, unu tagon antau sia 31-a naskightago du senditoj de la jughejo forkundukas la bankiston K. kaj poste ekzekutas lin.

Kafka sukcesas fascini la leganton per sia hipoteza rakontostilo el miksajho de travivitaj interparoladoj kaj sobra detala priskribado. Tiuj stilrimedoj formis la nocion kafkaeco, kiu celas nedifinitan timon pri hororige absurda potenco.

Jam en la jaro 1914 verkis Kafka la libron en vere krea ebriego. Sed ghi estis publikita nur en la jaro 1925, do jaron post la morto de Kafka. La mirinda verko pri minacanta burokrata tribunala mashino, kiu apenau plu racie trapenetreblas, estas ankau pro ties sugestiva lingvo kaj facila legebleco ankorau nun tre shatata unika romano, kiu efikas kiel sagaca komentaro pri nia tielnomata moderna tempo.
F. Kafka

F. Kafka

Franz Kafka
Magra afisho por hastemuloj

Kafka estis tre magra. Li estis la plej magra homo, kiun li konis. Ankau lia vivo ekstere rigardata estis magra. Kafka naskighis je la 3-a de julio en 1883 en Prago, kiel la unua infano de la komercisto Hermann Kafka kaj de ties edzino Julie, naskita Löwy. Krom Berlino Kafka vizitis nur Munkenon, Zurikon, Parizon; Milanon, Vienon, Budapeshton, Venecion kaj Veronan. Kafka estis judo. Li vizitis Nordan Maron kaj Baltan Maron kaj la italan Adrian Maron. Kaj li ofte enamighis, plej profunde en la jhurnalistinon kaj kofran portantinon Milena Jesenska , plej feliche al Dora Diamant. Kafka trifoje fianchighis; dufoje kun la dungita estrino Felice Bauer, unufoje kun la sekretariino kaj pli posta modistino Julie Wohryzek.

Kafka studis kemion, germanistikon kaj arthistorion, poste li decidighis por juro kaj estis promociita en 1906 kiel doktoro de la Legho. Kafka estis dum longa tempo vegetarano. Kafka shatis meblojn el Hellerau. La okulkoloro de Kafka estas plu diskutata. Kafka havis tri fratinojn. Kafka laboris kiel juristo en la Laboristo-Akcidento-Asekurejo. Je la unua de julio en 1922 li estis pensiuligita. La plej bonaj geamikoj de Kafka estis Maks Brod, Ernst Weiss, Milena Jesenska, Robert Klopstock kaj Oskar Baum. Kafka preskau chiutage skribis almenau leteron. Unu el tiuj leteroj diras dekfoje pli pri Kafka ol tiu chi afisho.

Nur chirkau kvardek prozotekstojn povis verki Kafka dum sia mallonga vivo. Inter ili estas la tri romanfragmentoj: La perdito, La proceso kaj La kastelo. Krome nau grandaj rakontoj. La verdikto, La hejtisto, La transformigho, En la punkolonio, Raporto por akademio, Unua sufero, Malgrandulino, Artisto pri malsateco kaj Jozefino, la kantistino au La popolo de la musoj.

Kafka verkis proksimume trimil kvarcent literaturajn paghojn. De tiuj li jughis nur tricent kvindek publikindaj. Kafka ricevis 1915 la premian sumon de la Fontane-premio, sed ne la premion mem.

Kafka malsanighis je tuberkulozo. Kafka ofte restadis en sanatorioj. Ankau tie li lauaserte ne renkontis homon, kiu estis tiom magra, kiom li mem. Kafka vivis en Prago, Zürau kaj Berlino. Kafka havis problemon kun sia patro. Kafka mortis je la 3-a de julio en 1924 en Kierling che Vieno. Kafka supozis, ke li estis tiel magra, char chio, kio ne estis tute vivnecesa, fluis en lian verkadon.

tradukita lau Karla Reimert,
el KAFKA por hastemuloj

Website: www.karapaco.de

Es sind momentan noch keine Pressestimmen vorhanden.

Eigene Bewertung schreiben
Bitte melden Sie sich hier an, um eine Rezension abzugeben.
Suchmaschine unterstützt von ElasticSuite