La trezoro de la Sierra Madre

La trezoro de la Sierra Madre

B. Traven

Romane & Erzählungen

Paperback

316 Seiten

ISBN-13: 9783756857838

Verlag: Books on Demand

Erscheinungsdatum: 08.11.2022

Sprache: Esperanto

Farbe: Nein

Bewertung::
0%
14,99 €

inkl. MwSt. / portofrei

Ihr eigenes Buch!

Werden Sie Autor*in mit BoD und erfüllen Sie sich den Traum vom eigenen Buch und E-Book.

Mehr erfahren
Meksiko, 1925: La usonano Dobbs surbordighis en Tampiko, oriente de Meksiko. Chi tie trovighas unu el la plej grandaj naftohavenoj de la mondo. Dobbs, ne trovante laboron, almozpetas bonstatulojn. En la trivita tranoktejo Oso Negro li konatighas kun la samlandano Kurtin, kiu spertas similan.

Entreprenisto ofertas Dobbson, okupi lin che la starigo de drilkampadejo. Dobbs konsentas, kaj Kurtin farighas lia laborkamarado. Sed la entreprenisto Mccormick ne pagas la salajron kaj malaperas. Ili trovas lin, sed la trompitoj ricvas nur helpe de siaj pugnoj la nepagitan salajron.

En dormhalo de la Oso Negro ili auskultas, kiel la maljuna orfosisto Howard rakontas pri orovejno kaj mencias la detruigajn sekvojn de la oravido.

Por Dobbs kaj Kurtin estas rapide evidenta, kiel ili volas uzi la monon de Mccormick kaj la loterian premion de Dobbs. Ili serchos oron. Ili petas la maljunan Howard partopreni, char li estas autentika orfosisto.

Ilia celo estas la montarregiono Sierra Madre en la federacia shtato Durango, Tie Dobbs, Curtin kaj Howard havigas al si azenojn, provizojn kaj ekipajhon kaj komencas grimpis supren en la montojn. Howard chiam avancas, kaj la du pli junaj kamaradoj estas baldau lacigitaj. En tiu momento, kiam Dobbs kaj Kurtin volas returnighi, klarigas Howard al la flavbekuloj, ke ili ghuste staras sur orricha sablo.

Ili fosas galerion, konstruas orlavejon kaj komencas la lavadon. Howard pravis, la orvejno entenas sufiche da oro. Post kelkaj monatoj de sukcesa dura, sed nelegala laboro, levighas avido kaj misfido che la pli junaj fosistoj, antau chio che Dobbs. Ili kashas siajn oropartojn.

Kvankam Kurtin savas la vivon de Dobbs en la galerio, la misfido de Dobbs komencas shanghighi en persekutfrenezon. Sed tiam aperas subite Lacaud, stranga fremdulo, kaj tuj poste sieghas ilin fughintaj trajnrabistoj. Sed en la lasta momento forpelas policaj kavalerianoj de la Guardia Civil la banditojn kaj arestas ilin. La triopo chesigas la orfosadon, forlasas la minon kaj volas migri kun siaj trezoroj en la urbon. Sed tiam aperas indighenoj, kiuj nepre bezonas Howardon kiel kuraciston. La du aliaj transprenas liajn orsaketojn kiel konfidatoj. Sed dum la remarsho sur ripozejo pafas Dobbs post kverelo dufoje al Kurtin, sed tiu transvivas. Dobbson mortigas iom poste vojembuskantoj, kiuj imagas la orsaketojn en la feloj de la azenoj simpla sablo, tial ili elshutas la saketojn, kiujn forblovas uragano, tiel, ke la oro fine ne plu troveblas. (HGK)
B. Traven

B. Traven

B. Traven naskighis je la 28-a de februaro 1882 en Schwiebus kaj mortis je la 26-a de marto en la jaro 1969 en Meksikurbo, li estis germana verkisto kaj liaj verkoj estas parte filmigitaj, ekzemple "La Mortula Shipo" kaj "La Trezoro de la Sierra Madre".

Lau ghisnunaj ekkonoj de la literaturscienco, B.Traven estis la germana metaltornisto kaj sindikata sekretario Otto Feige. La autentika nomo, la naskighdato, la naskighloko kaj multaj detaloj el la vivo de B.Traven estis dum longa tempo tre kontraue diskutataj de la literatursciencistoj, kaj multaj detaloj el lia vivo ankorau nun estas tute nekonataj. Jam dum pli longa tempo estas konata, ke B.Traven estis identa kun la teatra aktoro kaj anarkiisto Ret Marut, kiu fughis en la jaro 1924 al Meksiko. Pro la esploroj de la BBC-reportero Will Wyatt en la jaro 1974 kaj la sekvaj esploroj de Jan-Christoph Hauschild en la jaro 2012 estas pruvita, ke B.Traven kaj Ret Marut estas pseudonomoj de metaltornisto kaj sindikata sekretario, kiu devenis el Schwiebus, el la tiama prusa provinco Brandenburgo, nun Swiebodzin, en Pollando.

Traven estas verkisto de dek du romanoj, de vojaghraporto kaj de multaj rakontoj, en kiuj interligighas la genro de ironie sarkasme verkita aventurliteraturo kun kontraukapitalista sinteno, kiu koncize priskribeblas kiel anarki-komunisma. Al la plej konataj verkoj de B.Traven apartenas la romanoj "La Mortula Shipo"(1926), "La trezoro de la Sierra Madre" (1927) kaj la tielnomata mahagonciklo el serio de ses romanoj (1930-1939), kies enhavo estas ligita kun la tempoj antau kaj dum la meksika revolucio. La verkoj de Traven jam antau la mondomilito II estis sukcesaj kaj restis tio ankau poste.

Liaj verkoj estas tradukitaj en 24 lingvojn, interalie ankau grandamplekse en Esperanton. La taksita eldonita kvanto de liaj verkoj estas pli ol 30 milionoj.

Es sind momentan noch keine Pressestimmen vorhanden.

Eigene Bewertung schreiben
Bitte melden Sie sich hier an, um eine Rezension abzugeben.
Suchmaschine unterstützt von ElasticSuite